Homaranismo

El Vikicitaro
Homaranismo
Aliaj projektoj
Homaranismo en Vikipedio

Homaranismo estas la nova nomo kiun la iniciatinto de Esperanto, L. L. Zamenhof donis ekde 1906 al sia interpreto de la filozofia kaj religia doktrino Hilelismo (1901). Laŭ la Plena Vortaro "Doktrino postulanta, ke ĉiu rigardu kaj amu ĉiulandajn homojn kiel siajn fratojn."

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Zamenhof mem komprenis, ke lingvo helpa ne sufiĉas por konduki la mondon al Paco. Tial li parolis pri „interna ideo" de esp.o, pri „Homaranismo". »
— Eŭgeno Lanti, For la neŭtralismon!
Citaĵo
« La homaranismo Zamenhofa povas nur kreski en komunismo»
— Eŭgeno Lanti, For la neŭtralismon!